Impulso al la kuba fervoja sektoro en 2019

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-04 10:13:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ĉefa funkcio de la lokomotivoj estas karga transportado/ Foto: Ricardo López Hevia

Havano, 4 jan (RHK) La jaro 2019 evidentiĝas kiel grava por la fervoja transporto en la insulo kiel montras la investoj faritaj en tiu sektoro. Tio estas ja parto de longtempa procezo, kiu kunportas rekuperiĝon kaj evoluon videblan para la tuta fervoja sistemo.

Ĵus alvenis el Rusio al la insulo,  kargo kun la unua prototipo eksperimenta  de aŭtobuso sur fervojo kaj sep lokomotivoj. Per tiu ĉi kargo, jam sumas 43 lokomotivoj de manovroj tgm 8 km el 75 kiuj totale devas alveni ĝis la jaro 2021.

Ĉiu lokomotivo kostas proksimume unu milionon da eŭroj, kaj kaze de la aŭtobusoj, ili estis desegnitaj de la rusoj per la tekniko evoluigita de la kuba unuiĝo de fervojoj. Per tiuj oni celas anstataŭi la ĝis nunajn transportilojn uzatajn en kamparaj regionoj malfacile alireblaj, kiel parto de la projekto Birán, impulsita de la institucio.

Laŭ sciigis Rolando Navarro, ĝenerala vicdirektoro de la Unuiĝo Fervoja de Kubo, tiu ĉi transportilo estos elpruvata dum 45 tagoj, kiam oni elpruvigos ĝin teknike kaj kreos la kondiĉojn en la kubaj fervojoj.

Post tio kaj la koncerna alĝustiĝo de la necesaj parametroj, oni  enfoldigos la ceterajn aŭtobusojn, kiuj havos kapaciton por 26 pasaĝeroj sidantaj plus 20 starantaj.

La ministro konsilanto de la rusa ambasadejo en Kubo, Serguey Reshchikov, esprimis ke lia lando estas kompromitita kun la fervoja evoluigo en la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up