Denuncas Kubo malkunlaboremon de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-09 07:53:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Carlos Fernández de Cossío

Havano, 10 jan (RHK) La direktoro por Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, Carlos Fernández de Cossío,  ree denuncis la ne kunlaboremon de Vaŝingtono por eltrovi respondon al la nomataj incidentoj pri sano de siaj diplomatoj en Havano.

Per sia mesaĝo en la socia reto Twitter, la funkciulo insistis pri tio ke la usona registaro ne montris ajnan pruvon pri la incidentoj, tamen, kelkaj parolistoj kaj amaskomunikiloj de la norda lando uzas la terminon “atakoj” por priskribi ilin.

La fakto estas ke ĝis nun Usono ne povis pruvi la okazadon de incidento nek klarigi pri la raportoj de sanproblemoj de siaj diplomatoj. Ĝis nun ili rifuzas je kunlaboro rilate eltrovadon de respondoj.

Li aldonis ke en Usono mem oni ne kredas je tiaj akuzoj, scenejo demonstrita per la vizito de preskaŭ 640 mil usonanoj al Kubo en 2018, spite al la kampanjoj kontraŭ Kubo kaj la fortigo de la sieĝo komerca, ekonomia kaj komerca altrudata al la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up