Memore al José Martí: animoj kaj unueco por rekonstrui la damaĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-30 16:01:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La  prezidento Miguel Díaz-Canel enkunsido pri rekuperigaj laboroj.

Havano, 30 jan (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke la tradicia marŝo de la torĉoj okazinta ĉi-lunde omaĝe al la 166-a naskiĝdatreveno de la nacia heroo de Kubo José Martí, ankaŭ estis omaĝe al la viktimoj de la ĵus okazinta nubo-vosto kiu damaĝis la kuban ĉefurbon

Per sia socia reto Twitter, la prezidento ankaŭ komentis ke marŝadi por Marti estas marŝadi por Kubo, kaj argumentis ke ili malsupreniris la ŝtuparegon de la havana universitato  kun animoj pretaj kaj unuecaj por rekonstrui la damaĝitajn kvartalojn kun ĉies kunlaboro.

Dum kunsido kun la ministra konsilantaro, Díaz-Canel alvokis ĉiujn intensigi la atenton al la civitanaro kaj sugestis aldoni spertojn de tiu klimata fenomeno al la planoj de preventado fronte al damaĝoj.

Li informiĝis pri la evoluo de la rekuperigaj laboroj de la ĉefurbo kie forpasis 4 personoj kaŭze de la nubo-vosto kaj ĉirkaŭ 300 estis vunditaj.

Aliaflanke, estis informite ke hodiaŭ alvenos al Havano konstrumaterialoj diversaj el aliaj kubaj provincoj por helpi la familiojn, krome daŭrigas la higienigajn laborojn en tiuj lokoj per kolektado de rubaĵoj kaj laŭ la plano ĉi-ĵaŭde oni planas komplete  restarigi la elektan energion por solvi  prioritatan demandon, kiu estas provizi akvon al la loĝantaro.

 Oficialaj raportoj precizigas ke la klimata fenomeno provokis 1286 loĝejojn, el kiuj oni kalkulis 123 komplete detruistajn kaj 625 parte detruitajn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up