Nova leĝo por fremda investo estas bona aliancano por aktualigi la sociekonomian modelon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-26 15:13:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidanto de la komisiono pri konstituciaj kaj juraj aferoj de la kuba parlamento, José Luis Toledo Santander, asertis en Havano ke la aktualigo de la ekonomia modelo de la insulo, kiu estas prioritata celo, havas sian plej bonan aliancanon en la nova leĝo de fremdaj investoj.
Li deklaris ke la projekto de la leĝa instrumento estas subtenata de politiko kiu faciligas ties komprenon kaj ekfunkciigon.
Dum renkontiĝo kun la enlanda gazetaro en la sidejo de la nacia parlamento, Toledo informis ke la nova leĝo estos submetita al diskuto kaj aprobo la venontan sabaton dum la unua laborsesio eksterordinara de la 8-a leĝofarado de la regorgano kaj ĝi estis antaŭe diskutata tra la tuta lando.
Li memorigis ke en la antaŭaj kunsidoj partoprenis deputitoj, funkciuloj de la distriktaj kaj provincaj regorganoj kaj ankaŭ reprezentantoj de internaciaj juraj konsultejoj kaj asesorantoj de gravaj entreprenoj.
Toledo aldonis ke la dokumento fortigas la garantiojn al investistoj kaj konfirmas la prioritaran karakteron de la fremdaj investoj en preskaŭ ĉiuj sektoroj de la ekonomio, speciale en la produktivaj.
“La leĝo ebligos starigon de investo-dosiero, tiel ke la interesitoj povus konatiĝi kun la sferoj de intereso por la lando”, li emfazis.
La parlamentano ankaŭ elstarigis ke la nova leĝo “ enhavas bonaĵojn impostajn kaj totalajn esceptojn en difinitaj cirkonstancoj, samkiel fleksiigo rilate doganajn aspektojn por multobligi la eniron de la investistoj.”
Li klarigis ke en la artikolo 20, la leĝo klarigas ke la kuba ŝtato rajtigas la eniron de fremda kapitalo kiu “ne damaĝas la defendon kaj nacian sekurecon, la nacian heredaĵon kaj la medion”.
Inter aliaj novaj aspektoj de la leĝo estas pli altaj salajroj por la kubaj gelaboristoj kontraktotaj de fremdaj investistoj kaj ankaŭ pri la ne eksproprietigo, escepte kiam temas pri interesoj sociaj aŭ de publika utileco kaj ĉiam interkonsente kun la partnero kaj la koncerna kompenso pro la komerca valoro kune starigita.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up