Kubo favoras plibonigon de la rilatoj kun Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-01 08:11:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,1 apr (RHK) Kubo konfirmis per mesaĝo en Twitter de la vicministrino pri eksteraj rilatoj, Ana Teresita González,  sian pretecon plibonigi la rilatojn kun Usono, kies registaro insistas fari la malon per poltikoj kiel fortigo de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa.

Kubo konfirmis plurfoje sian volon evoluigi rilaton surbaze de respekto al la suvereneco kaj ne enmiksiĝo en la internaj aferoj de la insulo, asertis la vicministrino.

Ŝi menciis la temon okaze de la vizito al la insulo de la demokrata kongresisto de Massachusetts, James McGovern, kiu defendis ĉi tie la normaligon de la rilatoj inter la du landoj.

Per deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la usona reprezentanto esprimis ke la normalaj rilatoj estas parto de la interesoj de la norda lando kaj li pledis por ĉesigi la sieĝon kaj la limigojn al la vojaĝoj de la usonaj civitanoj, samkiel por la nuligo de la usona Leĝo Helms-Burton, iniciato kiu celas ŝanĝi la kuban sistemon.

MacGovern klarigis, ke tamen, li scias ke la sinteno de la administracio de Trump laboras en alian direkton, kiun li ne dividas.

Jam plurfoje la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel atentigis pri la direkto agresema, kiun Vaŝingtono daŭre entreprenas, sed ankaŭ elstarigis la volon de Kubo havi rilatojn de respekto kaj bonfaro en la aferoj de komuna intereso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up