FITCUBA 2019: ekas la internacia turisma foiro dediĉita al Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-06 08:28:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 6 maj (RHK) Komenciĝas la internacia foiro de turismo, FITCuba 2019, dediĉita al la destino Havano en la 500-a datreveno de ties fondo, al la produkto Eventoj kaj Vojaĝoj de stimuloj, kaj al Hispanio kiel Honora Gastlando.

Aŭtoritatuloj de la ministerio de turismo (Mintur), reprezentantoj de lokaj kaj multnaciaj entreprenoj kiuj mastrumas hotelojn, dialogas ekde hodiaŭ pri la konveneco altigi la efikecon de kontraktoj, kiuj konfirmas la nekontesteblan ekonomian valoron de varianto kiu estas nepra en la optimumigo de la kvalitnormoj.

Posttagmeze, en la sama sidejo de la simbola hotelo Nacional de Kubo, efektiviĝos la negocforumo kun la hispanaj negocistoj. Oni antaŭvidas partoprenon de la ministrino de industrio, komerco kaj turismo en Hispanio, lando el kiu devenas 47% de la eksterlandaj entreprenoj kiuj rezidas en la kariba insulo.

La internacia foiro de turismo sesios ĝis sabato la 11-an de majo en la fortreso de San Carlos de la Cabaña kun partopreno de mil 200  reprezentantoj de turoperaciantoj, flugkompanioj, ekspoziciantoj kaj vojaĝagentejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up