Usonanoj pliigas siajn vizitojn al Kubo, spite al Trump.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-07 08:39:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 maj (RHK) La usonaj turistoj estas ree interesitaj vojaĝi al Kubo, spite al la unuflankaj punoj de la usona registaro gvidata de Donald Trump, kontraŭ la kariba insulo, tiel informis la insulaj aŭtoritatuloj.

La komerca direktoro de la ministerio de turismo de Kubo, Michel Bernal, sciigis al la gazetaro ke la kanadanoj estas en la unua loko kaj due, la usonanoj.

Dum la unuaj kvar monatoj de 2019 alvenis al Kubo 257 mil 500 usonanoj, kio reprezentas kreskon je 93,5% kompare al la sama periodo pasintjara, aldonis la funkciulo de la ministerio de turismo.

Li aldonis ke el tiu totalo, 55% alvenas pere de krozadŝipoj, branĉo kreskanta je 48% en la nuna jaro.

La komerca direktoro de la institucio sciigis ke la celo estas atingi la 5 milionojn 100 mil turistoj, kiuj rezultigos ekonomian sumon de 3 mil milionoj da dolaroj.

Spite al la kalumniaj kampanjoj kontraŭ Kubo, 13,5% de la turistoj kiuj vizitas nin, asertas ke ili elektis la insulon pro ties sekureco (…) krom tio ke ĝi estas lando kie ne ekzistas organizitaj krimbandoj, nek  drogadkarteloj, nek okazas sekvestroj kaj oni povas ĝui la destinon je kiu ajn momento, emfazis la funkciulo.

La ministro de turismo de Kubo, Manuel Marrero, anoncis en la socia reto Twitter, ke la insulo jam ricevis la nombron de 2 milionoj da turistoj ĉi-semajne, eĉ dekdu tagojn pli frue ol pasintjare.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up