Díaz-Canel: la usonaj regulaĵoj ne timigas la kubanojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-11 08:54:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 11 maj (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel reemfazis en Havano ke la anoncitaj regulaĵoj de la usona registaro kontraŭ Kubo ne timigos la kubanojn.

La kuba prezidento sciigis per la socia reto Twitter ke la kubanoj ĉiam defendos sian suverenecon kaj sendependon fronte al la imperiaj aspiroj, tial ke tiu ĉi batalo estis heredita el la historio de nia lando.

La kuba prezidento respondas tiamaniere al la restarigita ĉapitro tria de la leĝo Helms-Burton, kiu estas aplikata de Usono por detrui la kuban revolucion.

Ĝi estas valida ekde 1996 kaj estas la kompletigo de la altrudata blokado ekonomia, komerca kaj financa al Kubo kun ĝiaj kvar titoloj, kiu celas sufoki la landon per enmiksiĝo rekta en la internaj aferoj de la insulo kaj aparte en ties ekonomio.

Ĝi estas kontraŭleĝa kaj posedas eksterteritorian karakteron, ĉar celas timigi eblajn investistojn en la kariba insulo por nuligi ĉiujn eblecojn al la ekonomia evoluo de la kariba lando, kio Kubo daŭre denuncas en ĉiuj internaciaj forumoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up