Díaz-Canel plenumas laborviziton en la provinco Villa Clara.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-16 07:30:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto dialogas kun gestudentoj

Santa Clara, 16 maj (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel dialogis kun gvidantoj de la centra universitato Marta Abreu kiel parto de la dua registara vizito al la centra provinco.

Akompanate de kelkaj ministroj, li dankis la sciencajn kontribuojn de la eduka centro. Li alvokis por fortigi la rilatojn de la universitato kun la industrio.

En la renkontiĝo, la kuba ministro de ekonomio kaj planado, Alejandro Gil, elstarigis la bezonon altigi la eksportaĵojn kaj anstataŭi importaĵojn. Li ankaŭ emfazis pri la uzo de esploroj de la merkatoj cele al identigo de investoj por evoluigi la insulan ekonomion.

Dum tiu ĉi laborvizito, la kuba prezidento trairis diversajn regionojn de la centra provinco, vizitis laborejojn, industriojn, kaj la urbojn Sagua la Granda, Placetaj kaj Santa Clara. La celo estas konstati la evoluon de la entreprenataj programoj por evoluigi la sociekonomion surbaze de la sciencoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up