Intelektuloj kaj artistoj en kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-25 07:49:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Unuiĝo   de artistoj kaj verkistoj de Kubo

Havano, 25 jun (RHK) La 9-a kongreso de la unuiĝo   de artistoj kaj verkistoj de Kubo estis kaj estos multo pli ol la du laborsesioj antaŭviditaj por la 29-a kaj 30-a de junio en la kongresa palaco  de Havano.

Ĝi komenciĝis  en la momento kiam estis alvokita, unu jaron antaŭe, precize kiam oni memorigis la 57-an datrevenon de la historiaj “Paroloj al la intelektuloj” eldiritaj de Fidel Castro, kaj  ĝi havis intensan kaj vastan trairon en la faksekcioj kaj provincaj filioj de la asocio, kio kulminis en la ĵusa bilanca procezo en ĉiuj teritorioj.

Diversmaniere kaj diversfake, centoj da membroj de la organizo, kunsidintaj en laborgrupoj, pritraktis tagordon pri temoj rilataj al la socia  aliro de la kulturo, la arta edukado, la rilatoj kun la junaj kreantoj, la amaskomunikiloj kaj la sociaj retoj, la kulturaj industrioj kaj la artaj merkatoj, kaj la influo de turismo en arto.

Laŭ asertis la ĵurnalistoj Pedro de la Hoz, la plej elstara parto de tiu ĉi procezo estas ke la  avangardo de la intelektularo kaj artistoj,  konfirmis sian  sindevigon kun la transformo revolucia de la realo, kio kondukos nin al socio kie la spirita pleno, la idealoj de justeco kaj egaleco kaj la solidara etiko estu ĉiam pli karaj al ni.

Laŭlonge de tiu ĉi procezo survoje al la kongreso, oni emfazis la nepran alianciĝon inter edukado kaj kulturo. La  eduka rolo de la kuba lernejo ne estus ebla sen la enhavo nek stiloj kulturaj, kromprenataj preter la arto kaj literaturo, tio estas, ekde  perspektivo integra kaj integrala.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up