La kuba prezidento taksas historie signifa la III-an laborperiodon de la nacia parlamento.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-09 09:27:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto
Havano, 9 jul (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel taksis signifoplena la venontan laborperiodon ordinaran de la nacia asembleo de la popola povo, tial ke oni aprobos tri normojn de granda signifo por la lando: la leĝojn de simboloj naciaj, de fiŝkaptado kaj de elektoj. La ŝtatestro,- kiu partoprenas la komunajn sesiojn de la komisionoj de konstituciaj kaj juraj aferoj, kaj agronutra, kie oni aprobis la raporton pri la Leĝo de fiŝkaptado-, elstarigis ke ĉiuj novaj normoj estis profunde debatitaj de diversaj sektoroj, kaj memorigis ke jam estis antaŭanoncita la celo ekigi ampleksan leĝan ekzercon per kiu, en kiom eble plej mallonga tempo, kaj per la necesaj leĝoj, oni subtenu la novan Konstitucion. Iris Quiñones, ministrino de la nutra industrio, emfazis pri tio ke la nova Leĝo de fiŝkaptado atingas tri celojn: garantii la daŭrigeblon kaj ekologian konservadon en la fiŝkapta agado, kongrue kun la internaciaj leĝoj, inkluzivi ĉiujn sektorojn, inter ili la memstarulojn, kaj konduki la fiŝkaptan produktadon al pli alta konsumo de la loĝantaro. La analizo pri la propono de raporto de la projekto de Elekta Leĝo okazis en la komisiono pri konstituciaj kaj juraj aferoj de la parlamento. La vojo al plibonigo de la teksto estis intensa kaj prikonsideris multajn kriteriojn kaj sugestojn laŭlonge de la insulo. La komisiono pri agronutrado debatis esencajn punktojn pri la produktado de nutraĵoj, kiel parto de la diskuto pri la rezultoj de la kontrolo kaj reviziado al la investa procezo. La deputitoj emfazis ke la sekvoj de la limigaj decidoj de Usono sur la investa procezo en Kubo, malrapidigas la agrikulturan agadon, kio devigis nin reorienti la financadon al aliaj merkatoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up