Finiĝas laborsesioj de la parlamentaj komisionoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-10 08:57:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborkomisionoj parlamentaj

Havano, 10 jul (RHK) Post intensaj agotagoj, la 10 konstantaj komisionoj de la parlamento finas hodiaŭ la  debatojn kiuj antaŭas la trian ordinaran laborperiodon de la 9-a leĝofaro.

Inter la temoj por la hodiaŭa laboro estas la batalo kontraŭ deliktoj kaj sociaj maldisciplinoj, la akcidentoj trafikaj, inter aliaj, precizigis la informagentejo Prensa Latina.

Aliaj temoj ekonomiaj kaj servaj estos same traktataj en la hodiaŭaj debatoj.

Dum la laboroj de la komisionoj ĉi-semajne elstaras la aprobo de raportoj de la leĝo-projektoj pri elekta leĝo, naciaj simboloj kaj fiŝkaptado, kiuj devos esti fine aprobitaj dum la plenkunsido okazonta dum la semajnofino.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up