Kubo ratifas kompromison kun la Tagordo 2030

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-16 07:54:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, 16 jul (RHK) La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, kunsidis kun la ĝenerala adjunkta sekretario de UN, Amina Mohammed, kaj komfirmis la kompromison de la insulo kun la Tagordo 2030.

Li ankaŭ renkontiĝis kun la administranto de la programo de UN por evoluo, (PNUD), Achim Steiner.

La kunsidoj estas parto de la agadoj farataj de la kuba ministro en la kunteksto de la politika forumo altnivela de UN pri daŭripova  evoluo.

Malmierca pritraktis la negativajn sekvojn de la maljusta ekonomia, financa kaj komerca blokado altrudata de Usono al la insulo,  por la kunlaboro kun la sistemo de UN kiel parto de la starigo de la Tagordo 2030.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ partneroj ratifis la volon daŭre fortigi la kunlaborajn rilatojn kaj impulsi iniciatojn kunlaborajn Sudo-Sudo kaj triangula, favore  al komunaj celoj rilate evoluigon.

Dum la kunsido kun Steiner, oni elstarigis ke Kubo subtenas tre bonajn rilatojn kun la programo de UN kaj oni ratifis la volon pli fortigi ilin, ĉefe en la kunteksto de la reforma  procezo de la sistemo de UN por evoluo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up