Avancas procezo pri salajraltigo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-23 09:13:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Margarita González, ministrino pri laboro kaj socia sekureco

Havano, 23 jul (RHK) Oni devis aktualigi pli ol 60 jurajn normojn por ekfunkciigi la decidon de la registaro altigi la salajrojn de la subvenciata sektoro kaj la kvanton de la pensioj sub 500 pesoj, precizigis la ministrino pri laboro kaj socia sekureco, Margarita González en la televida programo Ronda Tablo.

La ministrino, kiu estis akompanata de la vicministrino pri financoj kaj prezoj, Lourdes Rodríguez, klarigis pri la tuta laboro farita de grupo de organismoj de la centra ŝtata administracio kaj aliaj institucioj, kiuj entreprenis tiun ĉi renovigon.

Per la nuna decido, asertis la funkciulino, oni celas meti la subvenciatan sektoron en saman kondiĉon kun aliaj, ĝis la limo ebla, kaj reemfazis ke la bonfaroj ampleksas ĉiujn laboristojn en tiu sektoro.

Ŝi aldonis ke la ĉefa koncepto de tiu ĉi salajraltigo estas multobligi la bazan salajron, tiel ke la aldonaj pagoj estis decidoj partaj en konkretaj momentoj pro specifaj cirkonstancoj. Estis justaj decidoj kaj kontribuis subteni sektorojn kies laborforto estis deficita, kaj pro tio oni ne forigos tiujn pagojn, sed ja organizas la salajrojn.

Oni celas profitigi ĉefe tiujn kiuj ne forlasis tiun sektoron, spite al ne ricevi salajraltigojn ekde la jaro 2005, kio provokis seriozajn problemojn, interalie, la formoviĝon de multaj laboristoj al aliaj sektoroj pli profitdonaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up