Komenciĝis oficiala vizito de Serguéi Lavrov en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-24 09:06:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Havano, 24 jul (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de la rusa federacio, Serguéi Lavrov, plenumas oficialan laborviziton en Kubo, kie li renkontiĝos kun la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez por pritrakti gravajn temojn de la tagordo reciproka, internacia kaj regiona. Li ankaŭ renkontiĝos kun la plej altaj aŭtoritatoj de la insulo.

Antaŭ ol vojaĝi al Kubo, li deklaris al la televida ĉeno RT, ke “tre gravas la procezoj okazantaj en Kubo, kiel la ekfunkciigo de nova konstitucio kaj reformoj en la ekonomio”.

Cetere, Lavrov deklaris ke estas “absolute neaceptebla “ la politiko de blokado altrudata de Usono al Kubo kaj la apliko de la titolo III de la Leĝo Helms-Burton, kaj aldonis ke tiamaniere Vaŝingtono “denove montras al ĉiuj ke ili ne respektas la Internacian Juron kaj klopodas apliki siajn proprajn leĝojn ekterteritorie. Neniu en la mondo subtenas tiun politikon”, li precizigis.

Rusio kaj Kubo havas streĉajn rilatojn amikajn kaj plifortiĝas per ĵusaj planoj kunlaboraj kaj strategiaj inter ambaŭ landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up