Ekvalidas novaj regulaĵoj pri kreado de retoj privataj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-29 12:43:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Navigadhaloj funkciantaj en Kubo

Havano, 29 jul (RHK) Kiel estis anoncite pli frue, hodiaŭ ekvalidas la novaj regulaĵoj de la ministerio  de komunikado kun la celo ebligi la starigon de privataj retoj drataj kaj sendrataj por transmisiado de datumoj por naturaj kaj juraj personoj, samkiel la importadon de ekipaĵoj tiucelaj.

La direktoro pri regulaĵoj de la koncerna ministerio, Wilfredo López, sciigis ke temas pri ordigo de la privataj datumretoj kaj la sendrataj sistemoj rapidaj en la frekvencoj de 2,4 Ghz kaj 5 Ghz.

La personoj kun retoj internaj ne bezonos rajtigilojn, ĉiam kiam ne estas profitcelaj kaj estu ene de la potenco 100 mW; aliflanke, la personoj povus konektiĝi pere de wifi petante koncernan licencon al la publika operacianto Etecsa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up