Kubo omaĝas siajn martirojn: Frank País

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-30 07:34:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, 30 jul (RHK) Kubo memorigas hodiaŭ la tagon de la martiroj kaj ties plej altan figuron, Frank País, unu el tiuj homoj kapablaj movi tutan popolon

La 30-an de julio de la jaro 1957 li estis murdita de la armeo de Fulgencio Batista je la aĝo 18-a. Frank País kune kun la junulo Raúl Pujol estis murditaj samtage tuj post la historia atako al kazerno Moncada.

Miloj da santiaganoj akompanis liajn funebraĵojn kaj miloj da floroj estis lanĉitaj ekde la balkonoj.

Laŭ vortoj de Fidel Castro, tiam ili adiaŭis “la plej valoran, la plej utilan, la plej eksterordinaran de niaj batalantoj”; unu el tiuj viroj, laŭ vortoj de Raúl,  “kiuj  penetras profunde  kaj definitive en la koro de nia popolo”.

Hodiaŭ, en la urbo Santiago de Kubo oni okazigos diversajn agadojn memore al ambaŭ junuloj, interalie, estos deponita florbukedo ĉe iliaj tombejoj en tiu ĉi urbo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up