Díaz-Canel: turismo estas dinamika sektoro kaj indas defendi ĝin

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-05 08:48:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis laborkunsidon  por pritakti la laboron de la ministerio de  turismo, unu el la ses strategiaj sektoroj de la evoluplano de la insulo.

Dum la kunsido oni pritraktis la situacion de la investoj, la aktualigon de la produktiva ĉenero kaj la konduton de la importaĵoj kaj ties anstataŭigoj.

La prezidento agnoskis la valorojn de tiu ĉi dosiero kiel vigliga faktoro de la kuba ekonomio. Díaz-Canel emfazis ke oni ne povas preteratenti ĉion, kion alportas tiu sektoro en la ekonomio kaj en la socio, krom esti ponto por ke ĉiu turisto vizitanta nin, “rompu la klaŭzojn de la imperia blokado. Tial ni devas ĝin defendi kaj fari ĝin pli efika”.

La kunsidon partoprenis la unua vicprezidento, Salvador Valdés Mesa kaj la membro de la politika buroo de la komunista partio, Mercedes López Acea.

La ministro de turismo, Manuel Marrero, en sia raporto pri tiu sektoro, elstarigis ke en la nuna jaro oni finkonstruis 2 081 ĉambrojn, kaj pro tio, fine de junio la lando jam posedis  72 965 ĉambrojn.

Por la fino de 2019 oni antaŭvidas la aldonon de aliaj 4 197 novaj ĉambroj, kaj el ili 97% estos en 26 novaj hoteloj, dum 3% estas ampleksigoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up