Gratulmesaĝo pro 40-jara laborkonsekriĝo: kongresa palaco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-05 07:52:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborista kolektivo de la kongresa palaco. foto: Granma

Havano, 5 sept (RHK) Gratulmesaĝo de la unua sekretario de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro, kaj de la prezidento Miguel Díaz-Canel, estis ricevita de la laboristo de la kongresa palaco de Havano en ties 40-a fondodatreveno.

Tiu ĉi institucio fariĝis simbolo de konstanta laboro kaj kadre de tiuj ĉi omaĝoj, Raúl ricevis rekonon al la historia gvidanto Fidel Castro, kiu estis membrofondinto de tiu ĉi kongresa palaco.

La vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas, elstarigis la senton de aparteno kaj konsekriĝo al laboro flanke de la profesiuloj de tiu ĉi institucio, kiu specialiĝis pri servoj elstaraj por organizi kaj efektivigi eventojn, kongresojn, foirojn kaj aliajn akademiajn interŝanĝojn, sciencajn kaj poltikajn, sesiintajn en la lando kun la ĉeesto de prestiĝaj figuroj kaj ŝtatestroj de la tuta mondo.

Li esprimis sian certecon ke tiu ĉi elstara laborkolektivo plue laboros  por plenumi siajn celojn spite al la kompleksa kaj malfacila ekonomia situacio pro la usona blokado plifortigita per la aktivigo de la titolo tria de la leĝo Helms-Burton.

Abraham Maciques, prezidanto de la entreprena grupo Palco kaj fondinto de tiu ĉi institucio, konfirmis la teaman laboron faritan por atingi konkurencan nivelon en la kontinento.

Oni memorigis la originojn de la kongresa palaco kaj la ĉefrolo en ĝi de Celia Sánchez Manduley akompanate de kvar laborkomisionoj gviditaj de Guillermo García, Ramiro Valdéz, Juan Almeida kaj Pedro Miret, kiuj laboris por ke la kongresejo estu finkonstruita okaze de la 6-a pintkunsido de la nealiancitaj landoj la 3-an de septembro 1979.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up