Deputito Abel Prieto denuncas en la eŭropa parlamento la usonan agresemon kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-18 09:24:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Abel Prieto, deputito kaj eksministro de kulturo

Strasburgo, Francio, 18 sep (RHK) La deputito kaj intelektulo kuba Abel Prieto alparolis membrojn de la eŭropa parlamento por prezenti detalojn pri la agresemo de Usono kontraŭ Kubo.

Prieto renkontiĝis kun la konfederacia grupo de la unuiĝinta maldekstro eŭropa/Nordia Verda Maldekstro (GUE-NGL) kaj aktualigis ilin, aparte, pri la plej ĵusaj agadoj de la nuna usona administracio gvidata de Donald Trump.

Li klarigis ke ni alfrontas genocidan intencon, ĉar oni celas ke la vivkvalito de la kubanoj iru funden, kaj tiel ili rezignus pro laciĝo kaj tedo al la idearo de suvereneco.

Prieto menciis la aktivigon de la titolo tria de la leĝo Helms-Burton, la limigon de monhelpoj sendataj de kubanoj rezidantaj en  Usono al siaj familianoj, la saboton de la medicina programo en triaj landoj kaj la persekutadon kontraŭ la kargoŝipoj, kiuj transportas la petrolon kontraktitan de Kubo.

La eksministro de kulturo kaj prezidenta asesoranto por tiuj temoj, dankis la subtenon de la grupo GUE-NGL en la momento kiam la agresemo usona kreskas. Li ankaŭ esprimis la peton pri plua solidaremo kiel ĉiam la grupo donis al la kariba lando.

Cetere, la deputito kuba dividis kun la eŭroparlamentanoj la alvokon por festi en Havano komence de novembro, la renkontiĝon antiimperiisman de solidareco, por demokratio kaj kontraŭ novliberalismo.

Tie ni lanĉos la internacian kampanjon kun la subteno de la ĉeestontoj kaj aliaj amikoj, sub la slogano “Manoj for de Kubo”.

Prieto insistis ke la nuna minaco de la usona registaro ne nur rilatas al Kubo, kaj pro tio gravas tutmonda respondo al liaj pozicioj.

Eŭrodeputitoj de Belgio, Ĉipro, Hispanio, Grekujo, Irlando kaj Portugalio ratifis sian subtenon al Kubo, rekonante ĝian rezistemon kaj solidarecon al aliaj popoloj, spite al la agresemo usona kiun gi alfrontas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up