Sesias la kuba parlamento: morgaŭ ĝi elektos la plej altnivelajn ŝtatpostenojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-09 08:45:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborsesio de la kuba parlamento

Havano, 9 okt (RHK) La nacia asembleo de la popola povo (ANPP) kunsidas hodiaŭ kiel antaŭkunveno de la morgaŭa sesio, kiam ĝi elektos la plej altnivelajn postenojn de la kuba ŝtato.

Tiamaniere estos plenumita la Konstitucio aprobita pasintaprile, kiu establis limdaton por elekti la prezidenton kaj vicprezidenton de la Respubliko en la daŭro de tri monatoj maksimume.

Antaŭe, en la sama sesio la 10-an de oktobro, la leĝofarantoj elektos la prezidanton, vicprezidanton kaj sekretarion de la parlamento, samkiel la ŝtatan konsilantaron kaj aliajn membrojn de tiu organo, kiu reprezentas la nacian asembleon inter la laborperiodoj, efektivigas ĝiajn interkonsentojn kaj plenumas gravajn funkciojn.

Antaŭe, la nacia komisiono de kandidatigoj evoluigis, dum septembro, procezon de konsultiĝoj kun la deputitoj tutlande, por informiĝi pri ilia proponoj pri tiuj leĝofarantoj kiuj, laŭ propra konsidero, devus integri la kandidatan liston.

La nacia komisiono de kandidatigoj estas formita de reprezentantoj de la sociaj kaj amasaj organizoj, nome, de la sindikatoj, la federacioj de kubaj virinoj, la kamparanoj, komitatoj por defendo de la Revolucio, la federacio de universitataj kaj mezlernejaj studentoj.

La parlamento ankaŭ estas kunvokita por  ricevi gravan raporton pri la ekonomio en momento kiam la insulo iom post iom superas la energian kojunkturon altruditan de Usono por tranĉi la energian provizon, kio estas taksita kiel genocia celo, kiel asertis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up