Kubo havas prezidenton de la Respubliko kaj novan ŝtatan konsilantaron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-10 17:08:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

En eksterordinara sesio, la kuba parlamento elektis prezidenton kaj vicprezidenton de la Respubliko, respektive, Miguel Díaz-Canel kaj Salvador Valdés, respektive.

Same, estis elektita per voĉdono rekta kaj sekreta, la nova ŝtata konsilantaro kies averaĝa aĝo estas 51 jaroj, kaj en ĝia konsisto estas 10 virinoj kaj 12 negro aŭ mestizoj.

Temis pri grava sesio parlamenta kiel procezo kiu ekvalidigas la preskribojn de la nova konstitucio kaj starigas novan ŝtatan kaj registaran ordon, kiu sekvos ene de la venontaj tri monatoj per nomumo de ĉefministro kaj guberniestroj.

Díaz-Canel emfazis en sia prezidenta parolado, ke Kubo  savgardos la historian heredaĵon de la Patro de la patrolando, Carlos Manuel de Céspedes, en tiu ĉi historia tago jam  antaŭ 151 jaroj, kiam iniciatis la sendependigan militon.

Li asertis ke la kuba Revolucio konservos siajn konvinkojn kaj estos flanke de la justaj kaŭzoj de la mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up