Kubo kaj Belorusio plifortigas siajn ekonomiajn kaj politikajn ligojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-23 08:24:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Minsko, 23 okt (RHK) Laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj ties belorusia homologo, Alexander Lukashenko, konstatis la forton de la reciprokaj ligoj politikaj kaj ekonomiaj, dum renkontiĝo okazinta en la Palaco de la Sendependeco.

Lukashenko emfazis ke la historio de la rilatoj inter Belarusio kaj Kubo havas solidan bazon kaj konsideras ke ambaŭ landoj havis bonŝancon, ĉar ne estis necese krei ion novan, sed nur daŭrigi la plenumon de la duflankaj interkonsentoj.

La ŝtatestro belorusia konfirmis ke Kubo havas fidelan kaj fidindan amikon en tiu ĉi lando; li parolis pri la transformoj okazintaj en la insulo kaj deziris sukcesojn al la “revolucia kaj heroa Kubo”.

Lukashenko memorigis siajn renkontiĝojn kun la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kiun li konsideras ekzemplo de granda homo, kaj ankaŭ la kunsidojn kun la unua sekretario de la komunista partio kuba, Raúl Castro.

Siaflanke, la kuba prezidento emfazis ke Belorusio estis unu el la landoj jam vizititaj de li, post la enposteniĝo kiel kuba ŝtatestro, kio evidentigas la prioritaton de Kubo al tiu rilato.

Temas pri okazo ratifi la reciprokan volon daŭrigi la diplomatian kaj politikan dialogon kaj fortigi la kunlaboron komercan kaj ekonomian, emfazis Díaz-Canel.

La kuba prezidento vizitas diversajn eŭropajn landojn, unue Irlando, nun Belorusio kaj poste Arzejbaĝano por partopreni la pintkunsidon de la movado de nealiancitaj landoj  (MNOAL) , kaj laste vizitos Rusion, kie li renontiĝos kun sia homologo Vladimir Putin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up