La kuba parlamento rifuzas enmiksiĝan rezolucion de la eŭropa parlamento.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-29 11:17:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pleno de la Eŭropa Parlamento

Havano, 29 nov (RHK) La komisiono pri eksteraj rilatoj de la nacia parlamento kuba esprimis sian firman rifuzon kontraŭ la komuna rezolucio aprobita per plimulto de 56% en la eŭropa parlamento, pro ties enmiksiĝa enhavo, kiu vundas la kuban suverenecon  per absoluta nescio pri nia realo.

Bedaŭrinde, tia rezolucio respondas al nova kalumnia kampanjo organizita de la usona registaro, kiel parto de ĝia fiaska agresema politiko kontraŭ Kubo, plifortigita dum la lastaj monatoj, ĉar ĝi kolizias kontraŭ la volo kaj rezistemo de la kuba popolo, sciigas la komuniko de la kuba regorgano.

La komisiono de la kuba parlamento esprimas sian profundan zorgon pro la fakto ke grupo de eŭrodeputitoj, membroj de politikaj dekstraj fortoj en la eŭropa parlamento, sekvas tiun kampanjon kun evidenta politika motiviĝo.

La kuba regorgano esprimas ke tiel la eŭrodeputitoj aniĝis al la kampanjo inventi tiun kontraŭkuban manovron per instigo al tiu sinesprimo de la eŭropa forumo, kio evidentigas ilian submetiĝon al la apetitoj imperiaj de Usono kaj aliancigo al ties agresema politiko kontraŭ Kubo. Tio kontraŭstaras la dialogan spiriton respekteman, kiu regadis en la rilatoj inter Kubo kaj la Eŭropa Unio.

Abundas pruvoj pri tiaj agoj de la usona registaro, kiu neniam permesus tion en sia teritorio.

La kubaj parlamentanoj emfazas ke tiaspecaj rezolucioj estas neakcepteblaj, ĉar bazigas sur falsaĵoj kreitaj de Usono, kiu pagas dungosoldatojn por atenci kontraŭ la konstitucian ordon de aliaj ŝtatoj, kiel okazas denove.

Krome, ili nur taŭgas por subteni la klopodojn de la usona registaro detrui la kuban revolucion kaj pravigi ties sieĝon al la komerco, financado kaj ekonomio de la insulo, kio konsistigas evidentan perforton kontraŭ la homaj rajtoj de la insula loĝantaro.

La kuba parlamento konfirmis sian pretecon daŭre teni respektemajn rilatojn kun la eŭropa parlamento, kaj interŝanĝi kun ties membroj, surbaze de rekono al diferencoj kaj respekto al la kuba sendependeco kaj suvereneco, kongrue al la principoj de la Internacia Juro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up