Kubo kunvokas denunci la usonan blokadon en la sociaj retoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-02 09:17:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 dec (RHK) Ĝis la 10-a de decembro, tago de la homaj rajtoj, la prezidanteco de Kubo alvokis inundi la sociajn retojn per denuncoj kontraŭ la usona blokado komerca, financa kaj ekonomia altrudata al la insulo dum preskaŭ ses jardekoj.

La usona sieĝo estas perforto malferma kaj amasa de la homaj rajtoj kontraŭ tuta popolo, la plej longa iam ajn altrudita kontraŭ iu ajn lando, tiel esprimas la alvoko publikigita en la retejo de la prezidanteco, sub la etikedo “Kubanoj kun rajtoj”.

Tiamaniere Kubo alvokas sendi komentariojn kaj aliajn informojn rilate al tiu ĉi temo okaze de la aprobo de la deklaracio universala de la homaj rajtoj en 1948.

La alvoko memorigas ke dum pli ol sesdek jaroj Usono klopodadis submeti Kubon por treni ĝin al sia propra modelo de demokratio, “tiu,  kiu hodiaŭ mortigas kaj fortranĉas la popolojn, kiuj protestas en Ĉilio, Bolivio, Kolombio aŭ Haitio, sen alvoki la organizaĵon de amerikaj ŝtatoj aŭ UN pro krimoj dokumentitaj en bildoj kiuj inundas la sociajn retojn.”

Sub kondiĉoj de sieĝo kaj milito malsimetria de la imperio, la noto precizigas ke Kubo defendas la homajn rajtojn konkeritajn de sia popolo: sano kaj edukado senpagaj, altnivela socia partopreno en la trascendaj decidoj, aliro senlima al la kulturo kaj sporto, subteno al kreado kaj rajto universala al deca laboro, interalie.

La noto avertas ke la homoj sen rajtoj, kiuj estas milionoj tutmonde, ĝenerale eĉ ne sciiĝas pri tiu datreveno de la 10-a de decembro, dum potencaj registaroj uzas  la temon politike  kontraŭ suverenaj nacioj akuzante ilin perforti la homajn rajtojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up