Alvokas Raúl Castro labori optimisme kaj prepariĝi por alfronti ĉiujn obstaklojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-20 09:22:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Plenkunsido de la komunista partio

Havano, 20 dec (RHK) La XI-a plenkunsido de la centra komitato de la komunista partio de Kubo sesiis ĉi-ĵaŭde sub la gvido de sia unua sekretario, la generalo de armeo Raúl Castro.

Dum la kunsido, kiun ankaŭ partoprenis la prezidento de la respubliko kaj membro de la politika buroo, Miguel Díaz-Canel, la dua sekretario de la politika organo, José Ramón Machado Ventura, anoncis la okazigon de la 8-a kongreso de la organizaĵo, kaj detaligis la preparlaborojn por la renkontiĝo, okazonta de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo 2021.

La membroj de la centra komitato informiĝis pri la rezultoj de la procezo por ekfunciigi  la gvidliniojn de la politiko ekonomia kaj socia de la partio kaj la Revolucio dum la jaro 2019.

Pri la temo, la estro de la konstanta komisiono por funkciigo kaj evoluigo, Marino Murillo Jorge, klarigis ke ekde la 6-a kongreso ĝis nun estis aprobitaj entute 216 politikoj kaj regulaĵoj, el ili, 16 en la nuna jaro.

Inter tiuj decidoj li pritraktis tiujn rilatajn al plibonigo de la socialista ŝtatentrepreno kaj la superaj gvidorganoj de la entreprenoj, la fortigo de la registaraj estraroj; la ĉefrolado de la scienco, teknologio kaj novigo; kaj prizorgado de la regulaĵoj aprobitaj rilate al la demografia dinamiko.

Murillo emfazis ke la kompleksa situacio akriĝinta dum la lastaj monatoj pro la decidoj de la nuna usona administracio,  ne povas esti faktoro por malrapidigi tiujn procezojn, sed male, oni devas pli forte impulsi la aktualigon de la sociekonomia modelo por elimini obstaklojn ankoraŭ ekzistantajn en la evoluigo de la produktivaj fortoj kaj efikeco.

Je la fino, Raúl Castro alparolis la membrojn de la plenkunsido kaj kunvokis al laboro kun optimismo, organizite, alfrontante ĉiuspecajn obstaklojn. Li emfazis ke ni povas rezisti kion ajn, sed por tio ni devas prepariĝi el ĉiuj flankoj kaj sur ĉiu scenejo, ekde la kvartaloj kaj komunumoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up