La kuba prezidento priatentas programojn por pliigi produktadon de nutraĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-25 17:18:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 25 dec (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel,  priatentis en sia labora tagordo, la agadojn faratajn tutlande por pliigi laŭeble, la produktadon de nutraĵoj.

Dum laborkunsido ĉi-urbe, li atentis la evoluon de la plantado de kikeroj en la centra provinco Sancti Spiritus, kie oni plenumas projekton de kunlaboro kun Turkio surbaze de novaj specioj de tiu greno en Kubo. Tiamaniere oni ankaŭ celas taksi la konduton de la plantoj en la klimatkondiĉoj de nia kariba insulo.

Oni taksis kiel kontentigaj la rezultojn atingitajn ĝis nun en la 1,6 hektaroj plantitaj en la municipo Taguasco, kie oni konstatas ĝermadon super 90% kaj ne montriĝas problemoj de agronomia nek fitosanitara evoluo.

La prezidento Díaz-Canel insistis pri la graveco multobligi tiun kultivon, kiu ebligas bonajn produktadojn en sekaj periodoj, kiuj oftas nialande, kaj tiamaniere la loĝantaro havos pli da varieco de fazeoloj en malsamaj sezonoj.

Same oni analizis la programon de fruktaj arboj, kiuj disponas je pli ol 18 mil hektaroj da tero kaj implikas 353 kooperativojn. Oni avancis en la kreado de etaj industrioj, kiuj nuntempe okupiĝas pri procezado de fruktoj kaj vegetaloj.

Oni pritraktis diversajn strategiojn por rekuperi la floton fiŝkaptan, jen mare jen ĉe la insula platformo mara, kio ebligos pliigi la kvanton da fiŝaĵoj, kiuj estas tre aprezataj. Al tiu laboro aliĝis kunlabore Rusio, kun kiu oni kreas projektojn rezultintajn el la lasta vizito de la kuba prezidento al tiu lando.

Oni klarigis pli diversaj investoj entreprenataj en la nutra industrio por modernigi kaj kreskigi la produktivajn kapacitojn de la sektoro, kio ankaŭ havos sekvojn en la eksportado, en  la anstataŭo de importaĵoj,  kaj en la varieco de ofertoj enlande.

La kunsidon ankaŭ ĉeestis la vicprezidento de la respubliko, Salvador Valdés Mesa,  José Ramón Monteagudo, membro de la centra komitato de la partio kaj la vicunua ministro Jorge Luis Tapia.

Oni analizis  la programon de nutra suvereno kaj nutra edukado en Kubo, kiu celas kreskigi la kapaciton de la insulo por produkti nutraĵojn daŭripove, kaj doni alireblecojn al la loĝantaro atingi nutradon sufiĉan, diversan, ekvilibran, sanan kaj nedamaĝan, kun la sekva malpligo je la dependo de eksteraj rimedoj kaj produkto-kreaj materialoj.

Laŭ la pritakso farita en la kunsido, la Plano, kiu estas akompanata de la organizo por nutrado kaj agrikulturo de UN, (FAO), havis bonan akcepton flanke de ĉiuj implikitaj institucioj, konsciaj pri la bezono kunagi por altigi la nacian produktadon de nutraĵoj kaj tiamaniere kontentigi unun el la plej premaj demandoj de la kuba loĝantaro. Al tiu celo la registaro donis kompletan prioritaton.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up