Sesiis la lasta kunsido de la ministra konsilantaro de la jaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-27 08:11:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunsido de la ministra konsilantaro de Kubo

Havano, 27 dec (RHK) Sesiis en la Palaco de la Revolucio de tiu ĉi urbo la lasta kunsido de la ministra konsilantaro, kapita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kaj gvidita de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz.

Ampleksa labortago traktis esencajn aferojn de la vivo ekonomia kaj socia, kiuj havas grandajn sekvojn en la nacia realo kaj estas difinitaj en la strategiaj gvidlinioj de la registaro en 2020.

Je la parolfermo, la prezidento nombris kvar esencajn prioritatojn, nome, la ideologia batalo, fronte al la nuna koloniiga platformo, kiun oni klopodas trudi al ni kaj la agadoj de la usona registaro cele al senprestiĝigo de la kuba Revolucio; alia estas la landa defendo; la intensa leĝofara laboro komencita por subteni la Konstitucion de la Respubliko; kaj la ekonomia batalo.

Pri tiu ĉi lasta, li esprimis ke la jaro 2020 devas esti jaro en kiu oni entreprenu ĉion necesan por evoluigi la produktivajn fortojn, kion oni ne povas konfuzi kun privatigo, ĉar tiu ne estas nia vojo. Pro tio li insistis, ke oni detale analizos tion, kio estas necese senbarigi en la ŝtata kaj privata sektoroj por ke la ekonomio kuba estu pli harmonia kaj dinamika.

Li alvokis ekigi la novan jaron kun la bona ritmo bezonata. Krei la kondiĉojn por bona jarkomenco, finkonstruante loĝejojn, eksportante, enspezante al la ekonomio. Sekve, dum la venonta jaro oni sistemigos la rigorajn analizojn pri la ekonomiaj rezultoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up