Emfazas Díaz-Canel ke la mondo admiras la kuraĝon de la kuba popolo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-03 07:53:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 3 jan (RHK) Kubo ne estas sola, la mondo admiras la kuraĝon de nia popolo, ĝian rezistemon kaj heroan dignon, asertis en Twitter la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

En tiu socia reto, la kuba ŝtatestro aludas al la pluraj ricevitaj mesaĝoj el diversaj mondopartoj, kiuj portas salutojn okaze de la nova jaro, kiam ni festas la 61-an datrevenon de la kuba Revolucio.

Díaz-Canel ligas sian tuiton al informo de la kuba gazeto Juventud Rebelde sub la titolo: “Pluraj internaciaj mesaĝoj gratulas Kubon pro la 61-a datreveno de la Revolucio”, kiu listigas la ricevitajn salutojn al la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, al la prezidento Miguel Díaz-Canel, kaj al la kuba popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up