Omaĝe al Julio Antonio Mella la studentoj vokas aktivadon en la sociaj retoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-10 09:28:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 10 (RHK) Organizaĵoj junularaj kaj studentaj renkontiĝas nun en la socia reto Twitter okaze de la 91-a jariĝo de la murdo kontraŭ la studenta gvidanto kuba Julio Antonio Mella (1903-1929).

La partoprenantoj en la omaĝalvoko tra Twitter povos uzi diversajn etikedojn por memorigi la elstaran kubanon, fondinto de la studenta federacio de universitatanoj en Kubo en 1922,  kaj ankaŭ de la unua komunista partio en 1925.

Julio Antonio Mella estis murdita la 10-an de januaro 1929 en Meksiko laŭ ordonoj de la diktatoro Gerardo Machado.

La universitata organizaĵo esprimis per sia komuniko: “Ni omaĝu al Mella. Se li vivus hodiaŭ, tiu  ĉi estus unu el liaj ĉefaj batalscenejoj.”

La uzotaj etikedoj en Twitter estos #MellaVive  #TenemosMemoria kaj #SomosContinuidad, kiuj esprimas ke Mella vivas, ke  ni memoras kaj ni estas kontinueco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up