Memore al la verkisto kaj dramisto hispana, Miguel de Cervantes Saavedra, forpasinta la 23-an de aprilo 1616, oni festas ĉiujare la Tagon de la Hispana Lingvo
Konata kiel La Senmanulo de Lepanto, Cervantes lasis inter siaj verkoj la romanon La inĝeniulo Don Kiĥoto, monumenta teksto kiu kontribuis al pligrandiĝo de la universala literaturo kaj speciale de la hispana lingvo.
Priskribita kiel la unua moderna romano, la verko estas ĝis nun la plej tradukita kaj eldonita de la historio, nur superita de La Biblio.
Tiun daton oni festis unuafoje en Valencio en 1926 pro iniciato de la verkisto Vicente Clavel. Poste la festo trairis la tutan Hispanion kaj en 1964 oni ekfestis ĝin en la tuta hispanparolanta mondo.
La tago de la hispana lingvo hodiaŭ atingas nin kiam la mondo adiaŭas alian elstarulon de la hispana lingvo, la kolombiano Gabriel García Márquez, forpasinta de antaŭnelonge en Meksiko.
Aŭtoro de eksterordinaraj verkoj, el Gabo, kiel oni lin nomis, posedas romanon de multaj konsiderataj alia Don Kiĥoto, tio estas, Cent jaroj da soleco, kiu validis por li la Nobelpremion de Literaturo 1982.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Sukcese avancas klinikaj provoj de alia vakcina kandidato Soberana Plus
- Kubanoj de ene kaj ekster la insulo sendis mesaĝon al Biden por ĉesigi la usonan blokadon
- La kuba prezidento insistas pri la bezono definitive bremsi la nunan reaperon de Kovim-19
- Zamenhofa heredaĵo daŭre inspiras
- Ministro pri eksteraj rilatoj denuncas agojn de Usono por starigi opozicion “made in USA”.