La ministro pri komunikado pledas por altigi kulturon en la uzo de informadikaj teknologioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-21 09:25:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ministro pri komunikado de Kubo, Jorge Luis Perdomo Di-Lella

Havano, feb 21 (RHK) La ministro pri komunikado de Kubo, Jorge Luis Perdomo Di-Lella abundis pri la nuntempo kaj defioj en la uzo de la teknologioj de informadiko kaj komunikado.

Dun televida programo Ronda Tablo, la ministro amplekse klarigis pri la kvin pilieroj, kiuj subtenas la informadikan politikon de la insulo, nome, evoluigo de la infrastrukturo, de enhavoj kaj servoj naciaj altvaloraj, la cibersekureco, la leĝa kadro kaj starigo de kulturo en la loĝantaro por uzo de tiuj teknologioj.

Rilate la tarifojn, li precizigis ke estas konata la opinio de la loĝantaro per diversaj komunikkanaloj, kaj tiusence li aldonis ke la tarifoj reduktiĝos en la sama grado en kiu estu kreataj pli da retkapabloj  por garantii kvalitan servon al kreskanta uzantaro.

La ministro klarigis ke la enspezoj de la telekomunika kompanio ETECSA ne nur estas uzataj por investi en la evoluigo de telekomunikado, sed ankaŭ en aliaj sektoroj, pro la socia karaktero de la kuba ekonomia modelo.

La ministro asertis ke oni laboras forte por niveligi nian servon al tiu de la regiono. En tiu senco li aldoni ke ni daŭre kreskas en la informadika programo de la socio, prioritate en la elektronika regado kaj komerco.

Nuntempe jam ekzistas pluraj instituciaj portaloj, kiuj interagas kun la loĝantaro, kaj ĉio farita en 2019 evidentigas la bonan paŝon. Nuntempe oni instigas al plia uzebleco de tiuj portaloj, inkluzive en la servoj publikaj bezonataj de la civitanaro.

Pri la elektronika komerco, li kritike emfazis ke oni ankoraŭ povas plu antaŭeniri, kaj donis ekzemplon pri sukcesa platformo Transfermóvil, kiu ebligas eletronikan komercon inter kompanioj.

Li asertis ke oni devas transformi tiujn platformojn en modelojn de mastrumado kun daŭripovo, evoluigo kaj ekonomia sekvo.

Resume, li esprimis ke inter la defioj estas krei kulturon en la uzado kaj evoluigo de informadikaj teknologioj: la komparioj devas evoluigi ilin, la produktivaj formoj devas krei servojn, kaj la loĝantaro devas ilin uzi por kresko ekonomia, kultura kaj spirita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up