Díaz-Canel: ni devas konstrui novigan ekonomion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-25 08:01:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto, Alejandro Gil, ministro de ekonomio kaj Ricardo Cabrisas, unua vicministro

Havano, feb 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la jaran laborkunsidon de la ministerio de ekonomio kaj planado, kiu ne nur revuis la pasintjaran agadon, sed starigis la defiojn de 2020.

En tiu ĉi analizo oni konscias pri la bezono konsideri la planadon ekde “pli integrala fokuso, dinamika , noviga kaj solvokrea”, kiu “trascendu la respondecon starigi planon  por koncentriĝi en la efika funkciado de la ekonomio”.

La prezidento esprimis ke tiu mastrumo implikas “senbarigi kaj trovi respondojn  al ĉiuj kompleksaj situacioj de la ekonomio en la kondiĉoj de la socialismo”.

“Ĉiuj rezultoj de la ekonomio, bonaj kaj malbonaj, devas esti travideblaj por la popolo, scii kial ni ne sukcesas ion kaj kien ni iras” asertis la ŝtatestro dum la laborsesio, kiun partoprenis  Esteban Lazo, prezidanto de la nacia asemblo de la popola povo; Manuel Marrero, ĉefministro, kaj la vicunuaj ministroj Ricardo Cabrisas kaj Alejandro Gil Fernández, ankaŭ ministro de ekonomio.

La prezidento esprimis ke fronte al la nunaj  klopodoj altrudi al ni novliberalan platformon, nia laboro estas fortigi nian ideologian laboron, defendi niajn atingojn, kaj subteni tion per efika ekonomia laboro, faligante la obstaklojn  kaj sen malŝparo de niaj rimedoj.

Liaopinie, ni devas favori al konduko de ekonomio entute novigema, ke la ministerio stimulu la anstataŭon de administraj mekanismoj per aliaj ekonomiaj-financaj, kaj impulsi rilaton pli koheran kaj integralan inter ĉiuj aktoroj de la ekonomio.

Li ankaŭ pledis por “eltrovi la respondojn pri kiu devas esti la plej taŭga rilato inter centriĝo kaj malcentriĝo de la ekonomiaj procezoj en nia lando, por ke neniu pozicio fariĝu obstaklo aŭ bremso”.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up