Ministra konsilantaro aprobas agadplanon pri kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-06 08:02:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 5 (RHK)  Ĝis nun Kubo ne  raportas kazon konfirmitan de Covid-19. Tamen, la ministra konsilantaro, dum eksterordinara sesio, aprobis ĉi-ĵaŭde la aktualigon de agadplano por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, fronte al la propagado de tiu malsano, kiu jam prezentis 95 mil 315 kazojn en 80 landoj kaj tri mil 282 mortintojn.

Tiu ĉi internacia situacio estis traktita komence de la semajno en kunsido de la politika buroo de la komunista partio, gvidita de ties unua sekretario, la generalo de armeo Raúl Castro, kiu prezicigis novajn regulaĵojn por bremsi la riskon de enkonduko kaj disvastigo de Covid-19 en Kubo.

Siaflanke, la prezidento Miguel Díaz-Canel certigis dum la kunsido de la ministra konsilantaro, ke oni laboradis intense en la aktualigo kaj plibonigo de la agadplano por alfronti la malsanon. La koncerna agadplano estis unuafoje  prezentita en januaro.

Li aldonis ke la nuna aktualigo de tiu unua plano, estos taŭga, eĉ por estontaj situacioj de epidemioj, kun apartaj adaptigoj, raportis la gazeto Granma.

La ŝtatestro emfazis ke ekzistas minacoj kaj danĝeroj por la insulo, tiel ke la situacio en la regiono de la Amerikoj kaj Karibio estas tia. Estis informite ke 8 landoj en tiu ĉi hemisfero raportas kazojn, nome, Usono (159), Kanado (33), Ekvadoro (10), Meksiko (5), Brazilo (3), Ĉilio (3), Dominika Respubliko (1) kaj Argentino (1).

La agadplano por prevento kaj kontrolo, atentigis Díaz-Canel, celas eviti eniron de la malsano en la landon, tamen, se tio okazus, ĝi celas mildigi la damaĝojn. “Tio postulas laboron de ĉiuj organismoj de la centra administracio ŝtata, kune kun la organizoj politikaj kaj amas-sociaj, kun respondeco, seriozeco, ŝaĝo, observado, rapidemo, efiko, daŭra kontrolo, kaj ĉefe, tute klare en la agadmanieroj por ĉiu ebla scenejo”.

Ni devas krei fidan kaj sekurecan etoson en la civitanaro, li aldonis, “forigi necertecon kaj kontribui al la bezonata preparo por aktiva partopreno de la loĝantaro en la agadoj de tiu ĉi plano”.

Li insistis pri la esenca rolo de la bazstrukturoj, kiel la familia kuracisto, la delegitoj en la distriktoj, la prezidanto de la popolaj konsilantaroj, la organizaĵoj kaj la laboristaro.

La ministro pri publika sano, José Angel Portal, klarigis ke Kubo fortigas la kontrolregulojn sanitarajn en la internaciaj enirpunktoj, per epidemiologia observado de la vojaĝantoj venantaj el landoj kun la malsano, kontrolo de temperaturo, izoligo, demandaro ĉe suspektaj kazoj kaj sendado al la hospitaloj jam taskitaj.

Oni plu kontrolas la spir-infektiĝojn akutajn flanke de la kuracisto kaj flegistino de la familo; oni aparte zorgas la ĉeeston de tiaj malsanoj en pacientoj ĉe maljunulejoj, patrinaj domoj, domoj de maljunuloj kaj psikiatriaj hospitaloj.

La sistemo nacia de sano organizis ĉiujn necesajn paŝojn por garantii oportunan atenton al la loĝantaro kaze ke aperu iu malsanulo.

Samtempe, oni esploras kaj novigas por evoluigo de novaj scioj, produktoj kaj servoj rilataj al Covid-19, ĉar la komunumo scienca de Kubo, estas avangarda kaj povas pli kontribui.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up