Díaz-Canel vokis intensigi agadojn kontraŭ Covid-19 kunlabore kun la popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-13 10:58:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉiujn koncernatojn plu labori kun la civitanaro kaj intensigi la adoptitajn regulojn por alfronti la kronviruson Covid-19.

Dum kunsido pri la starigo de la preventa kaj kontrola plano pri la malsano de Covid-19, la prezidento indikis kreskigi la esploradon kaj studi ĝis la fino ĉiujn suspektemajn kazojn, la konfirmitojn kaj ankaŭ ĉiujn kontaktojn.

Tiurilate li asertis ke, pli bone estas troigi ol resti sub la bezonataj zorgoj. La malsano jam estas en la insulo kaj ni devas eviti ties propagadon, li insistis.

Díaz-Canel agnoskis la aktivan rolon de la loĝantaro, kiu kunlaboras kiel estis demonstrita en la tuja detekto de la tri unuaj kazoj. Li precizigis ke oni devas tage informi pri la evoluo de la situacio en la lando kaj klarigi ĉiujn dubojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up