Díaz-Canel dankas mesaĝon de Lula da Silva

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-25 10:08:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel dankis al la eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva pro la mesaĝo  sendita al la kariba insulo, kiu esprimas admiron kaj dankon pro la internacia solidaremo demonstrita fronte al Covid-19.

La gvidanto de la Partio Laborista de Brazilo esprimas en sia letero, kiu estis legita en la nacia televido,  ke li emociiĝis vidante la alvenon de la kubaj kuracistoj al Italio, unu el la landoj pli damaĝataj de la nova kronviruso Sars-Cov-2.

En tiuj ĉi krizaj momentoj estas kiam ni konas la realajn grandecojn kaj en tiuj horoj la popolo de la plej granda el la Antiloj, iĝas giganta antaŭ la mondo, esprimis Lula.

Same, li elstarigis la solidarecon aktivan, militantan kaj revolucian de Kubo, kiu ja iĝis reala en diversaj partoj de la mondo kiel respondo fiera kaj suverena fronte al tiuj, kiuj klopodas altrudi sieĝon ekonomian, komercan kaj financan.

Per tuit-mesaĝo la kuba prezidento Díaz-Canel dividis artikolon de la retejo Cubadebate,  kiu sciigas ke dum tiuj ĉi tagoj la nomo de Fidel Castro trairas la mondon, kiu  krias peton  solidarecan.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up