Díaz-Canel: aplaŭdoj al niaj kuracistoj de la animo kaj la korpo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-30 10:01:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 30 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  elstarigis ĉi-lunde en Twitter la iniciaton de miloj da kubanoj ĉi-dimanĉe, kiuj ekde la balkonoj, ĝuste je la 9-a horo vespere, agnoskis per aplaŭdoj la laboron faratan de la kubaj kuracistoj en Kubo kaj en la mondo kontraŭ la nova kronviruso.

La aplaŭdo de la 9-a. Aplaŭdoj de admiro kaj korinklino al niaj herooj, al niaj kuracistoj de la animo kaj la korpo, skribis la insula ŝtatestro.

La iniciato estas pruvo pri la dankemo al la sindonema laboro de la kuracistoj, flegistoj, laboratoriistoj kaj la sanitara personaro entute, en Kubo

kaj la mondo, por bremsi la etendiĝon de Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up