Díaz-Canel elstarigas la gravecon de la spertuloj kaj sciencistoj kubaj en la batalo kontraŭ Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-03 10:37:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 3 (RHK) La prezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, petis multobligi regulajn interŝanĝojn de la registaro kun spertuloj kaj sciencistoj, kiuj partoprenas en la landa strategio por alfronti Covid-19 (Covim-19).

En dialogo kun reprezentantoj de institucioj sciencaj kaj akademiaj, dum la laborkunsido por taksi la plenumon de adoptitaj regulaĵoj fronte al la pandemio, la ŝtatestro proponis ke tiuj ĉi renkontiĝoj okazu ĉiusemajne, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Dum la kunsido gvidita de la ĉefministro Manuel Marrero, Díaz-Canel elstarigis la esencan rolon de la scienca komunumo landa por alfronti la Kovim-19.

La specialistoj informis pri la diversaj iloj ellaboritaj de fakuloj por la statistika analizo kaj modelado de la konduto kaj ebla evoluo de la malsano en la kariba lando.

Same pri la  profilaktikaj kaj terapeŭtaj strategioj sekvataj en la prevento kaj traktado de la suspektemaj kaj konfirmitaj kazoj de Covim-19, inter kiuj uzatas 15 landaj produktoj kaj kvar novigaj.

La akademiano kaj esploristo kuba Pedro Mas rekonis ke Kubo havas plurajn junulojn talentajn kaj preparitajn kun tre rapidaj respondoj, kiuj evidentigas la ĉeeston de la scienco cele al la popola sano.

Li precizigis ke tiu ĉi paŝo alvoki la sciencan komunumon en la nuna momento de pli fronta batalo kontraŭ la malsano, estas bona ideo por akompani la decidantoj kaj kolegojn, kiuj rekte alfrontas la pandemion.

La dekano de la fakultato de matematiko de la Havana Universitato, Raúl Guinovart, esprimis ke laŭ la studitaj modeloj, ĉiuj decidoj adoptitaj de la landa registaro estas korektaj kaj kontribuas al reduktigo de la kontaĝa indikilo.

Díaz-Canel elstarigis la subtenon de la kubaj specialistoj tra la scienco kaj novigado por traktado de la malsano, kiu damaĝas plejparton de la mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up