Franca akademiano taksas la usonan sieĝon malracia politiko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-13 09:32:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Salam Lamrani, franca akademiano

Parizo, apr 13 (RHK) La akademiano kaj eseisto franca Salim Lamrani taksis hodiaŭ kiel malracia la daŭrigon de la usona blokado altrudata al Kubo, en momento kiam ĉiuj landoj alfrontas la vipon de Covid-19.

“La mondo travivas sanitaran tragedion senprecedendan, kaj anstataŭ unuigi fortojn kaj agi kune kontraŭ la pandemio, Vaŝingtono persistas en sia kaduka politiko kontraŭ Kubo, kiu suferas kiel ĉiuj landoj, la ekonomiajn sekvojn de la epidemio, deklaris Lamrani al la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ konsidero de la prestiĝa studemulo pri la realo kaj historio de la insulo, la sinteno de la usona administracio de Donald Trump estas tre malkomprenebla kaj abomeninda pro ties malkapablo adopti racian politikon rilate al la kariba lando.

 “La homaro observas konsternite la mankon de skrupuloj kaj la moralan fiaĵon de la nuna ŝtatestro de la Blanka Domo, kiu anstataŭ dediĉi ĉiujn siajn klopodojn kaj rimedojn por helpi la viktimojn de Covid-19 en sia propra lando, preferas brutaliĝi kontraŭ la kuba popolo”, li emfazis.

Lamrani avertis ke temas pri malmorala leĝaro, kiu damaĝas la plej vundeblajn sektorojn de la socio kaj konsistigas la ĉefan obstaklon por la landa evoluo; kaj krome, estas malleĝa, ĉar ĝi kontraŭŝtaras la plej  bazajn normojn de la Internacia Juro Publika, kiu malpermesas ĉiuspecan subpremon kun la celo interveni en la internajn aferojn de suverena lando, li precizigis.

La profesoro de la Universitato de La Réunion, situanta de la franca transmara departemento samnoma, ankaŭ memorigis la retroaktivan kaj eksterteritorian karakteron de leĝoj kiel tiuj de Torricelli kaj Helms-Burton, kiujn li taksis juraj aberacioj.

Rilate la politikan aspekton, Lamrani asertis ke la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kontraŭ la kariba lando estas neeltenebla kaj  izoligas Vaŝintonon antaŭ la internacia komunumo, kiu komdamnas la sieĝon unuanime.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up