La 1-a de majo en Kubo: por unueco kaj integriĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-01 17:19:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
En la tuta lando okazis marŝadoj omaĝe al la internacia tago de la laboristoj; la plej granda okazis en la Placo de la Revolucio de Havano kaj ĝin prezidis Raúl Castro kune kun aliaj altrangaj gvidantoj de la registaro, la sindikatoj kaj la komunista partio.
La ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj, Uises Guilarte, alvokis la laboristaron altigi la efikecon kaj produktivecon de la laboro kiel garantio por konstrui socialisman socion pli prosperan kaj daŭrigeblan.
Li ankaŭ elstarigis la necesan subtenon por alfronti la kompleksajn kaj malfacilajn taskojn ekonomiajn; ankaŭ atentigis pri la bezono ŝpari, labori discipline kaj kun  kontroloj  kiel esencaj ŝtonoj en la procezo de sociekonomiaj transformoj okazantaj tra la tuta lando.
Oni kalkulis ke pli ol unu miliono de laboristoj partoprenis la marŝadon, kio evidentigis  “la plej aŭtoktonan mesaĝon de unueco kaj subteno al la revolucia regiastaro, al Fidel kaj Raúl, al la konvinko  daŭre defendi la suverenecon kaj liberecon de la patrolando”, emfazis la sindikatestro.
Guilarte ankaŭ esprimis ke tiu ĉi enorma marŝado estas firma subteno al la regiona integriĝo, tre necesa por supervivado kaj evoluo.
Li ankaŭ konfirmis la subtenon al Venezuelo kaj ties prezidento Nicolás Maduro, la komdamnon de la kuba civitanaro al la usona sieĝo altrudata al Kubo jam dum 50 jaroj kontraŭe al la sinteno de la internacia komunumo.
En sia parolado, la sindikatestro esprimis la ĝojon pri la reveno al Kubo de du el la kvin kubaj herooj, kontraŭteroristaj batalantoj,  ricevintaj maljustajn punojn en Usono, nome Fernando González kaj René González; samtempe li emfazis la promeson daŭre batali por liberigi la aliajn kubajn kontraŭteroristojn, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up