Plano kontraŭ Covid-19 pli efikus sen la usona blokado kaj kun pli da respondeco civitana, asertis Díaz-Canel.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-21 09:44:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, apr 21 (RHK) La nacia plano kontraŭ la pandemio de la kronviruso en Kubo povus esti pli efika se ne ekzistus la usona blokado kaj se la civitanoj estus pli respondecaj, asertis la prezidento Miguel Díaz-Canel.

“Scienco kaj konscienco estas nia forto”, deklaris la kuba ŝtatestro dum intervjuo ĉe la retejo Cubadebate, en kiu li insistis ke la responda plano al la Covid-19 povus esti antaŭigita al la plej malbona momento por ĝin eviti.

Tamen, li emfazis, ke oni bezonas pli da respondeco de la homoj sen riskopercepto pri la malsano de la kronviruso SARS-Cov-2.

La superaj landaj aŭtoritatuloj insistas ke en ĉiuj eblaj scenejoj gravas discipline plenumi ĉiujn adoptitajn regulojn por eviti pliajn kontaĝojn en Kubo.

Same, oni elstarigas la klopodojn de sciencistoj kaj sanitara personaro por alfronti la pandemion en scenejo duoble komplika pro la sekvoj de la usona blokado kaj la agoj de tiu lando por eviti la aliron de la insulo al la bezonataj medicinaj ekipaĵoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up