Kubo petas esploron pri pafado kontraŭ sia ambasadejo en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-30 10:37:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 30 (RHK) Dum tiu ĉi frumateno, ne konata individuo pafis per riflo la ambasadejon de Kubo en Usono, laŭ informis la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.

Ne okazis damaĝoj por la personaro, kiu estas en sekura kaj protektita loko, sed ja materiaj damaĝoj en la konstruaĵo kaŭze de la pafoj ricevitaj.

La indidivuo, ankoraŭ ne konata de la kuba registaro, estis arestita de la lokaj aŭtoritatuloj en la loko de la okazaĵoj .

La kuba diplomatiejo, situanta en la urbo de Vaŝingtono D.C. havas protektan kaj sekurecan sistemon por alfronti kiun ajnan minacon kontraŭ la personaro kaj la instalaĵoj.

La kuba registaro atendas la koncernan esploron flanke de la usonaj aŭtoritatuloj pri la identeco kaj motivoj de la aŭtoro de tiu ĉi agreso, samkiel pri la cirkonstancoj ĉirkaŭantaj la okazintaĵon. La ŝtatdepartemento scias pri ĉio okazinta.

Estas devo de la ŝtatoj adopti la taŭgajn regulojn por protekti la diplomatiejojn akredititajn en sia lando kontraŭ ĉia entrudo aŭ damaĝo kaj eviti perturbon aŭ atencon kontraŭ la la misio kaj ties dignon, emfazis la kuba ministerio pri eksteraj aferoj.

La ministro Bruno Rodríguez Parrilla rifuzis la agreson kontraŭ la insula ambasadejo en Usono. Li esprimis per Twitter ke estas devo de la ŝtatoj protekti la diplomatojn akredititajn kaj ties sidejojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up