Raportas Kubo 17 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-11 10:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 11 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 17 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1783 personoj.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1553 pacientoj. Aliaj 31 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1847 samplojn, el kiuj 17 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 69 182 studitajn samplojn kaj 1783 pozitivojn.

La 17 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili, 16 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 1 ne eblis precizigi la kontaĝ-fonton.

El la novaj kazoj, 41,2% estis virinoj kaj 58,8% estis viroj. El la 1783 pacientoj diagnozitaj, 475 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj restas je 77, plus du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1229 jam rekuperiĝintaj (36 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 6 en grava stato.

Spite al la favora evoluo de la malsano en la insulo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up