Bruno Rodríguez denuncas kunkulpan silenton de Usono pri terorista atenco kontraŭ la kuba ambasadejo en Vaŝingtono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-12 08:53:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo

Havano, maj 12 (RHK) Hodiaŭ per virtuala gazetara konferenco, la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez respondos demandojn de la gazetaro landa kaj eksterlanda pri la terorista atako kontraŭ la kuba ambasadejo en Usono.

La konferencon oni elsendos ankaŭ per la jutuba kanalo kaj la fejsbuka paĝo de la ministerio pri eksteraj aferoj de Kubo.

Krom la «blufoj» de la neesprimebla internaŭto Donald Trump, ŝajnas ke jen  Twitter jen  la vero estas tro rapidaj por la usona registaro, kiu preskaŭ du semajnoj post la atako suferita de la kuba ambasadejo en Vaŝingtono daŭre ne montris sian vizaĝon al la aŭtoritatuloj nek al la kuba popolo, laŭ informis la gazeto Juventud Rebelde.

Ĉi-lunde, la prezidento Miguel Diaz-Canel publikigis en Twitter mesaĝon, kiu memorigas al la Blanka Domo ke la kubanoj daŭre esperas respondon al la denuncoj faritaj pri la pafado. «Ni ne forgesas la longan historion de terorismo kontraŭ niaj diplomatoj», skribis la kuba prezidento kaj aldonis ke la kubanoj daŭre savas vivojn kaj rifuzas la perforton kaj morton.

Kvankam la pafado de la 30-a de aprilo nur provokis materiajn perdojn, la aŭtoro, ĝis nun protektata de la vualo de «frenezo» flanke de la usonaj aŭtoritatuloj, deklaris la pretecon pafi kontraŭ iu ajn, inkluzive de la ambasadoro. Spite la gravecon de tiu sinteno la silento de Trump ne estas rompita.

Díaz-Canel avertis ke la neglekto de la Blanka Domo dividi kun Kubo , kiel lando atakata, ĉiujn informojn pri la kazo, egalas al toleremo kaj revivigas la historion de terorismo suferata de nia popolo el usona teritorio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up