Raportas Kubo 8 novajn kazojn kaj unu forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-22 09:25:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 22 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1916  personoj kaj bedaŭris pri unu  forpasinto.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  669  pacientoj. Aliaj  1790 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1880 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 90 911  studitajn samplojn kaj 1916 pozitivojn.

La 8 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili ĉiuj  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1675 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 131 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo  50,0% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  5 estis viroj. El la 1916 pacientoj diagnozitaj, 202 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 81, kun indikilo de morteco je 4,2% sub la nivelo de la amerika regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1631 jam rekuperiĝintaj (28 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas preskaŭ   5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je pli ol 6,61 % dum la amerika regiono havas proksimume 46,26% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,94%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up