Raportas Kubo 15 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-23 09:37:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 23 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis 15 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1931  personoj kaj neniun  forpasinto.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  631  pacientoj. Aliaj  1699 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1718 samplojn, el kiuj 15 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 92 629  studitajn samplojn kaj 1931 pozitivojn.

La 15 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 14  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 131 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo  50,0% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  6 estis viroj. El la 1931 pacientoj diagnozitaj, 177 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 81, kun indikilo de morteco je 4,19% sub la nivelo de la amerika regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1671 jam rekuperiĝintaj (40 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je pli ol 6,57 % dum la amerika regiono havas proksimume 45,49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,93%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up