Bedaŭras Díaz-Canel la ekskludon de Kubo el listo kun pli bonaj respondoj al la Covid-19 en la regiono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-29 13:51:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 29 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel bedaŭris ke la internaciaj amaskomunikiloj ekskludas la insulon el la listo de landoj kun pli bonaj respondoj en la regiono fronte al la Covid-19.

La amaskomunikiloj parolas pri tiuj landoj kaj ne mencias Kubon. Ĉu estas cenzuro, forgeso aŭ perversa intenco malagnoski tion? Li demandis en mesaĝo sendita per Twitter.

Per artikolo en la gazeto Granma oni elstarigas kiel Kubo transiras tre favoran scenejon rilate al la kontaĝoj de la nova kronviruso.

La biofarmacia industrio kaj aliaj sciencaj centroj evoluigas 70 projektojn esplorajn kaj de klinikaj elpruvoj, krom la medikamentoj por traktado de tiu ĉi malsano, kiuj estis petataj de dekoj da landoj.

Tiusence, li elstarigis ke du medikamentoj novecaj por kontrolo de la hiperinflama reakcio en la pulmona etapo de la malsano, altigis la supervivo-indikilo de 75 ĝis 80 % de pacientoj gravaj kaj krizaj.

Kiel parto de la internacia kunlaboro, Kubo sendis 28 medicinajn laborbrigadojn kun entute du mil profesiuloj por kontribui al la batalo kontraŭ la Covid-19 en 24 landoj.

Per alia tuito, la insula ŝtatestro laŭdis la rezultojn de la kuba scienco surbaze de integrala fokuso kun partopreno de ĉiuj scioj sciencaj, kio havis notindan sekvon en la rezultoj pri atento al infanoj kaj maljunuloj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up