Raportas Kubo 38 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-01 09:58:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 38 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2083  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  429  pacientoj. Aliaj  1728 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1763 samplojn, el kiuj 38 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 107 037  studitajn samplojn kaj 2083 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 36  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 132 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 52,2% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  24 estis virinoj. El la 2083  pacientoj diagnozitaj, 172  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 4,17% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 16 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1826  jam rekuperiĝintaj ( 17 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,12 % dum la amerika regiono havas proksimume 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj kaj duono. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,67%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up