Raportas Kubo  46 novan kazon kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-13 11:17:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 13 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 46 novan kazon pozitivan de Covid-19 por totalo de 3174 personoj kaj unu  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj   1200 pacientoj. 

En tiu ĉi tago oni analizis 4591 samplojn, el kiuj 46 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 314 499  studitajn samplojn kaj 3174 pozitivojn.

El la  novaj kazoj 45 estas kubanoj kaj unu eksterlandano. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 313 el la kazoj venas el eksterlando.

El la novaj kazoj 22 estis viroj. El la 3174 pacientoj diagnozitaj, 558 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 89 kun indikilo de morteco je 2,8% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj 113 en la mondo. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2525 jam rekuperiĝintaj ( 21 pliaj hieraŭ). Tri pacientoj estas en kriza stato kaj du en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   20 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,65% dum la amerika regiono havas proksimume 55% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,63%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, dum la lastaj du semajnoj la kronviruso refortiĝis kaj la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian distanciĝon por bremsi  revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj ekigis strategion por iri al rekuperiĝo. Havano estas la sola provinco, kiu  restas kun loka transmisio. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up