UN: Kubo rifuzas manipuladon selektivan en la sekureca konsilantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-01 08:52:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 1 (RHK) La konstanta reprezentanto alterna de Kubo antaŭ UN, Ana Silvia Rodríguez, rifuzis ĉi-lunde en Nov-Jorko, la selektivan manipuladon de metodoj kaj praktikoj de la sekureca konsilantaro, lige al tagordoj politikaj kaj dominaj.

Alparolinte en la prezento de la jara raporto de la sekureca konsilantaro,  la ambasadorino kritikis kiel, foje en tiu organismo, oni konstatas enmiksiĝon en aferoj ekster ĝia koncerno, speciale en tiuj, kiuj rilatas al la mandato de la ĝenerala asembleo.

Same ekzistas politizado en la pritrakto de kelkaj aferoj submetitaj je konsidero de tiu organo.

Ŝi emfazis ke devas ĉesi la uzon de la sekureca konsilataro kiel ilo de politika premo kontraŭ suverenaj ŝtatoj.

La kuba diplomatino aliĝis al la voĉoj kiuj petas ampleksan kaj analizan raporton antaŭ la ĝenerala asembleo, kiu ebligos pritaksi la kaŭzojn kaj implicojn de la decidoj de la Konsilantaro.

Ni ne bezonas simplaj priskribo de la kunsidoj, agoj kaj decidoj, ŝi aldonis.

Rodríguez prezentis kelkajn ekzemplojn pri gravaj mankoj en la raportoj de la Konsilantaro, inkluzive de perfortoj de siaj propraj rezolucioj, aparte tiun numero 2334 de 2016, pri la kontraŭleĝaj setlejoj de Israelo en palestinaj teritorioj okupitaj ekde 1967.

Ŝi klarigis ke tio okazas kiam la registaro de TelAvivo solidigas senpune sian ekspansiiĝan politikon pri la kontraŭleĝaj setlejoj en palestina okupita teritorio kaj minacas aneksigi al si la areojn de la Valo de Jordano kaj aliaj zonoj de Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.

Pro tio, pli da travideblo en la laboroj de tiu organo 15-membra, kontribuos al efika ekezerco de kolektiva respondeco, ŝi precizigis.

Same, ŝi konfirmis la subtenon de Kubo al integrala reformo de la Konsilantaro Sekureca, inkluzivante ĝiajn labormetodojn, por ke tiu ĉi organo iĝu travidebla, demokratia kaj reprezenta, ĝustigita al la evoluo de UN kaj de la internaciaj rilatoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up